The Passive Antitumor Defence System in esperanto

LA PASIVA  ANTITUMORA  DEFENDA  SISTEMO

D-ro Gyula Kulcsár biokemiisto, adjunkta profesoro de medicina universitato, kancerologo dum sia plurjara esplorlaboro faris novan, sciencan malkovraĵon konekse kun la antitumora defendo de la organismo: li konstatis, ke ne la ĝis nun konata imunsistemo, sed certa speciala defenda sistemo detruas la malnormaliĝintajn ĉelojn. Li prilaboris la teorion, kaj per siaj esploroj komencitaj en la jaro 1987 pruvis la ekziston de la Pasiva Antitumora Defenda Sistemo, li determinis ĝiajn komponantojn kaj mekanismon. Surbaze de siaj eksperimentoj li venis al konkludo, ke iuj el la substancoj konstante ĉeestantaj en la cirkulada sistemo de la organismo (kelkaj aminoacidoj, certaj vitaminoj, mezaj kombinaĵoj de la ĉelmetabolo, ktp.) havas decidan signifon en la antitumora defendo. Li demonstris en ĉelkulturoj kaj besto-eksperimentoj la selektivan tumorĉelo-mortigan efikon de miksaĵo de la efikmaterioj konsistigantaj ĉi tiun antitumoran defendan sistemon de la organismo, li publikigis siajn rezultojn en internaciaj, sciencaj komunikaĵoj. La patentaĵo baziĝanta sur malkovraĵo de D-ro Gyula Kulcsár estis registrita en multaj landoj de la mondo, de la Eŭropa Unio ĝis Koreio.

El la noveca aplikado de faktoj pli frue malkovritaj fare de la scienco D-ro Kulcsár tiris la konkludon, ke la antitumora defenda sistemo ekzistanta en la organismo
esence funkcias sendepende de la imunsistemo.
Li deiris el la konata, scienca fakto, ke okaze de limigita funkciado de la imunsistemo (imunsubpremo), aŭ okaze de ties plena kolapso (ekzemple: AIDS) ne kreskas signife la ofteco de la tumoroj. Ankaŭ tiu fakto estas ĝenerale konata, ke la plimulto de la tumoroj ne estas imunogenaj. Se ni akceptas tion, kaj ni scias, ke en ĉiu homo kontinue estiĝas kanceraj ĉeloj, tiam en la organismo devas funkcii antitumora defenda mekanismo, sendependa de la imunsistemo, kaj ĝi estas ĝenerale efika, kontrolanta sistemo, - ĉar ĝi devas efiki en iu ajn punkto de la organismo. Estas logike ankaŭ tio, ke la efikmaterioj de tia sistemo devas esti en la cirkulada sistemo. Laŭ D-ro Kulcsár la ŝlosilo de la solvo estas la pli frue same konata fakto, ke la sana ĉelo prenas al si el la substancoj troviĝantaj en la cirkulada sistemo nur la kvanton bezonatan al sia vivofunkciado, dume la tumorĉeloj sen iu ajn limigo akumulas tiujn ĉi materiojn. Tiamaniere ankaŭ la materioj estigantaj la antitumoran defendon povas eniri la tumorĉelojn en tia, enorma kvanto, ke ili povas kaŭzi detruiĝon de la malsanaj ĉeloj.
Tiun ĉi komunan efikon de la substancoj, tio estas efikmaterioj de la defenda sistemo oni nomas Pasiva Antitumora Defenda Sistemo (PADS), angle Passive Anti-tumor Defense System (PADS).
La inventinto dum siaj ĉelo-eksperimentoj determinis la komponantojn de la Defenda Sistemo, tiamaniere, ke li elektigis per la tumorĉeloj mem la efikajn substancojn. Laŭ la kriterio de la elektado tiuj substancoj pruviĝis efikaj, kiuj – sinergie fortigante la efikon unu de la alia – detruis la tumorĉelojn. D-ro Kulcsár ekzamenis 89 substancojn de la cirkulada sistemo, el inter tiuj li trovis 16 efikajn materiojn. Inter la efikmaterioj li determinis aminoacidojn kun tute malsamaj kemiaj strukturoj (metionino, fenilalanino, triptofano, arginino, histidino, tirozino), vitaminojn (askorba acido, riboflavino, piridoksino, biotino), monosaĥaridojn (manozo, deoksi-d-ribozo), intraĉelajn mezajn kombinaĵojn (malata acido, hipura acido, orota acido), krome nukleobazon (adenino).
D-ro Kulcsár faris grandnombrajn ĉelo-eksperimentojn per miksaĵo de la efikmaterioj. Li konstatis, ke la antitumora efiko ne estas rezulto de blokado de proliferiĝo (blokado de ĉeldividiĝo), sed ĝi estas rezulto de ĉeldetruado (rekta efiko). Okaze de la fare de li ekzamenitaj ĉiuj, tre malsamaj - pli ol dek, plejparte homaj – ĉellinioj la miksaĵo montriĝis efika (ĝenerala efiko). La miksaĵo kapablis detrui ankaŭ la ĉelojn rezistantajn al citostazigiloj (al kemiterapio). Al la sanaj ĉeloj la miksaĵo ne estis venena eĉ tiam, se ili estis rapide multobliĝantaj ĉeloj (selektiva efiko). Resume oni povas aserti, ke la efikmaterio-miksaĵo havas rektan, ĝeneralan kaj selektivan efikon.
La besto-eksperimentoj faritaj de D-ro Kulcsár konfirmis la antitumoran efikon de la miksaĵo. La muso-eksperimentoj montris signifan kreskon de supervivado kaj reduktiĝon de la tumorkreskado.  La esploristo per pluaj ĉelo-eksperimentoj ekzamenis la mekanismon de antitumora efiko de la miksaĵo. Li konstatis, ke la kanceraj ĉeloj detruiĝas per apoptozo, tio estas per programita ĉelmorto. La mezuro de la apoptozo estas pliigebla per kreskigo de kvanto kaj tempodaŭro de influo de la efikmaterioj.
El la rezultoj de la eksperimentoj oni povas tiri la konkludon, ke ju pli forta estas la defendo (ju pli granda estas la koncentriteco de efikmaterioj konsistigantaj la defendan sistemon), des pli rapida estas la detruiĝo de la kanceraj ĉeloj, nome la rapideco de la ĉeldetruiĝo dependas de la koncentriteco de la defendaj substancoj.
Oni povas legi la doktoran disertaĵon de D-ro Gyula Kulcsár pri la PADS ankaŭ en angla lingvo sur la oficiala hejmpaĝo de la esploristo: http://www.kulcsargyula.hu
Alia, rekomendita hejmpaĝo estas: http://www.culevit.hu



Created by:
www.MaXeline.com
 
   
Created and hosted by:
www.MaXeline.hu